Rapide

Kion pripensi pri lingvo kiu permesas esprimi kiel ĉiuj veraj lingvoj la tutan fakkonecon kaj humanan sentemon, kiu posedas gramatikon kaj prononcion la plej regularajn kiel eble, kiu konsekvence lerniĝas dekoble plej rapide ol iu ajn nacia lingvo, kiu estas la plej preciza ol la tutaj, kiu per ĝia neŭtraleco respektas ĉiujn lingvojn kaj kulturojn sur la planedo ?

Sendu viajn repondonjn en mia ret-kesto :o)

Mia rilato

bildo esperanto

La lernado de esperanto rezultas de ia intuicio respondanta al iu bezono. Mi travivis iun fazon de la vivo kiam mi deziris relerni la ĉefajn ilojn de la koneco, abstrakante ĉiujn konformajn diskursojn kiuj ĝis tiam imponis miajn elektojn. La problemo pri lingvoj, en Eŭropa vojaĝa celo, prezentiĝis. Sen antaŭjuĝo nek informo krom la ideo de sia ekzistanto kaj sia difino, esperanto aperis al mi kiel evidentaĵo.

Mi komencis la lernadon en 1996. Post unu monato mi plenigis la kurieraron de frazoj sibilaj en esperanto. Post unu jaro mi kapablis plenesprimi pensojn kaj esti komprenata.

De simpla teknika ilo, la lingvo devenis pasion. Ĝi permesis komuniki, kun la plenforto kiu tiu vorto implikas, kun alilanduloj el la tuta mondo, sen lingva hierarkio, sen perantoj.

Fine, esperanto ligiĝis, en mia vivprojekto, kun ĉiuj la aliaj demokratikaj kaj sensposedantaj elektoj.

Hodiaŭ la interesigo de la civitanoj pri esperanto alpartenas al mia agado. Mi konsideras min kiel uzanto de la lingvo. La bilanco, pli ol pozitiva, ne plu incitas pravigi min.

Miaj celoj

Ĉiuj retejoj kiujn mi kreas estas antaŭ ĉio plenumitaj franclingve, tio estas mia nacilingvo, poste internacilingve. La planeda vilaĝo kiu konstituas la "reton" nepre devas maleksigi neniun popolon, neniun kulturon, pretekste ke malplimultas. Nur lingvo vere internacia kapablas unigi sen diskriminacio.

Miaj implikadoj en libera programaro kaj en libera cirkulado de informo freŝdatas. Mi projektas traduki programojn esperantlingve, en la kadro de la operaciumo Linukso, meze de la armorika asocio : PLOUG. La kvalifikaĵoj "libera kaj demokratia" ankoraŭ aplikiĝas !

Miaj nunaj agadoj en agrokultura kaj botanika rondo ne plu permesas vojaĝi ekstere Francio. La revo de ter-kultivado sekvis tiun de vojaĝo !

Por solvi tiun mankon kaj profiti de la homa riĉeco de nia planedo, mi maturigas projekton konsistante inversigi situacion kaj akcepti hejme, per la "Verda Pasporto" aŭ "Amikeca Reto", la vojaĝantojn de la tuta mondo. Tiuj du servoj, el la plej uzataj, proponas adresojn de gastigantoj el pli ol 50 landoj en la kvin kontinentoj, kiu kapablas akcepti esperantoparolantojn.